NASK okazos denove en Norda Karolino kune kun la dua Kino-Teatro-Festivalo

30 junio – 9 aŭgusto 2015: Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)
30 junio – 5 julio 2015: Kino-Teatro-Festivalo (KoToFesto)
Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo. Dum sia 45-jara historio, NASK okazis en multaj lokoj: en San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, School for International Training (SIT) en Brattleboro (Vermonto) en 2002-2006, kaj en la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007-2011. Ekde 2012, ĝi vojaĝis kun usonaj landaj kongresoj al diversaj lokoj: al Universitato de Teksaso en Dalaso en 2012, al Universitato William Peace en Raleigh (Nord-Karolino) en 2013, kaj al Universitato de Viktorio (Kanado) en 2014. Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda kampuso de Universitato William Peace en Raleigh por liveri plian neforgeseblan sperton!

La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj. Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.

NASK okazos ekde la 30a de junio ĝis la 9a de julio 2015 (KTF: ekde la 30a de junio ĝis la 5a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la kampuso, plus la ŝanco partopreni la festadon de la 4a de julio, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj! Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” el “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la komencintan kurson. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj).

Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe kotofesto.org.

Kontaktu Ellen M. Eddy, NASK-administranton (EDDYELLEN <ĉe> aol.com), se vi havas demandojn.


Leave a Reply

Your email address will not be published.