Artikolo anglalingva pri kresko de Esperanto pere de la reto

Interesa artikolo (legebla ĉi tie) pri la kresko de Esperanto pere de la reto aperis en The Verge (“La Sojlo”), anglalingva retejo pri teknokologio kaj ĝia influo sur arto kaj kulturo.

La nomo de la artikolo aperas kaj en Esperanto kaj la angla: “Konstrui Pli Bonan Lingvon (To Build a Better Language)” kaj havas la subtitolon “How an artificial language from 1887 is finding new life online” (“Kiel artefarita lingvo el 1887 trovadas novan vivon surrete”).

Kvankam ne perfekta — ĝi ekzemple sugestas, ke Esperanto similas al komputila lingvo kia C++ aŭ HTML kaj fuŝe sugestas, ke “naturaj” lingvoj neniam havas regulajan gramatikajn regulojn — ĝi tute ne estas malbonega.

Rilate instruadon, la artikolo mencias la retejon Lernu! kaj la lastatempe aperinta kurso pri Esperanto en la retejo Duolingo.


Leave a Reply

Your email address will not be published.