Pri AAIE

Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) estas organizaĵo de personoj en Kanado kaj Usono kiuj instruas la lingvon Esperanto aŭ interesiĝas pri la instruado de Esperanto. AAIE kolektas kaj dissendas informojn pri Esperanto-instruado en Usono kaj Kanado, eldonas artikolojn pri metodoj de instruado en sia Bulteno, kaj ofertas ekzamenojn je tri niveloj por studantoj de Esperanto.

Jen ekzempla numero de nia Bulteno (en formato PDF).

Membroj de AAIE estas aŭtomate ankaŭ membroj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj ricevas kaj la Bultenon de AAIE kaj la revuon Internacia Pedagogia Revuo de ILEI, kiu aperas kvar fojojn en jaro.

AAIE kunlaboras ankaŭ kun Esperanto-USA, la usona Esperanto-organizaĵo, kaj nia jarkunsido okazas kadre de la usona landa kongreso.

Nun eblas membriĝi en Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto pere de la retbutiko de Esperanto-USA. Ĉe la retbutiko, bv elekti la ligon “AAIE/AATE Memberships” de la listo maldekstre de la paĝo.

La membroj de la estraro de AAIE estas la jenaj. (Por sendi mesaĝon al estrarano, bv uzi la ligon “Kontakti nin” en la ĉefmenuo de ĉi tiu retejo.)

  • Prezidanto: Ron Glossop
  • Vic-Prezidanto: Philip Dorcas
  • Eduka Sekretario: Ruth (Margo) Kevess-Cohen
  • Koresponda Sekretario: Dorothy Holland
  • Kasisto: Chuck Mays
  • Redaktoro de la Bulteno kaj la retejo: Gary Grady