Skiza programo de la 48-a Konferenco de ILEI nun haveblas

La 48-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Oostende, Belgio, de la 17-a ĝis 25-a de julio 2015. Skiza programo nun haveblas ĉe ĉi tiu ligo (ligas al PDF-dosiero).

Dum la konferenco okazos diversaj prelegoj, aferkunsidoj, kunsidoj de laborgrupoj, komitatoj, kaj la estraro, turismaj ekskursoj, diskutrondoj, dancvespero, bankedo, ktp. Dum ĵaŭdo okazos tuttaga simpozio pri la temo “Lingva justeco kaj paco — Kiuj defioj por la nuna mondo?” La simpozio finiĝos vendredon matene.

Je la lasta tago (la 25-de julio) eblos vojaĝi per forvojo al la Universala Kongreso en Lille en norda Francio, kiu komenciĝos la saman vesperon.

Pli da informo troveblas ĉi tie.


Leave a Reply

Your email address will not be published.