NASK denove en Raleigh de la 3-a ĝis la 12-a de julio 2018

(For information in English on the 2018 North American Summer Esperanto Institute July 3-12 click this link.)

En 2018 la Norda Amerika Somera Kursaro okazos denove en Raleigh, Norda Karolino, Usono, por la kvina jaro.

Datoj

De la 3-a ĝis la 12-a de julio 2018. (La instruado okazos de la 4-a ĝis la 11-a.)

Loko

Universitato William Peace iomete norde de la urbocentro.

Kotizo

US$820 inkluzive loĝlokon kaj manĝojn. Lernantoj dividos ĉambrojn kun du litoj. Por loĝi sole la kosta altiĝas je US$250. Tiuj, kiuj ne bezonas ĉambron aŭ manĝojn povas pagi malpli altan kotizon; vidu la informpaĝon.

Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj en latinamerikaj landoj. Sendu demandojn al la administranto.

Kursoj

Ĉi jare lernantoj povas elekti inter tri kursoj:

  • Baza kurso por komencantoj instruota de Thomas Alexander
  • Meznivela kurson por progresantoj instruota de Katalin Kováts
  • Faka kurso pri movado, kulturo, kaj linvgo instruota de José Antonio Vergara
  • Faka kurso pri literaturo kaj lingvo instruota de Anna Lowenstein

Pli da informo

haveblas ĉi tie.


Leave a Reply

Your email address will not be published.