Statuto de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto

I. LA NOMO de ĉi tiu organizaĵo estas: Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto – American Association of Teachers of Esperanto (AAIE/AATE). Ĝi estas membro-organizaĵo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

II. LA CELOJ de AAIE/AATE estas:

A. Kuna agado de Instruistoj por la enkonduko de Esperanto en ĉiajn lernejojn.

B. Kuna agado de instruistoj por ebligi la praktikan aplikon de Esperanto por lernantoj kaj por instruistoj per korespondado kaj vizitoj.

C. Kuna agado de instruistoj pri ĉiuj pedagogiaj aferoj per Esperanto.

D. Plifaciligo de ĉiuspeciaj spiritaj kaj materiaj rilatoj inter la instruistoj sen diferenco pri nacienco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo.

III. RIMEDO: Por atingi siajn celojn AATE/AATE eldonas kvaronjaran bultenon.

IV. MEMBRECO

A. Profesiaj instruistoj, ĉu nunaj aŭ eksaj, je iu ajn fako, kaj ne-profesiaj instruantoj kiuj instruas, instruis, aŭ instruos Esperanton, rajtas iĜi anoj per pago de kotizo fiksita de la membroj ĉe jarkunveno, kaj rajtas esti oficistoj kaj voĉdoni.

B. Membreco komenciĜas je la 1-a de januaro.

C. ĉiuj membroj havas rajton partopreni en ĉiuj agadoj de AAIE/AATE kaj ricevi Ĝiajn publikajojn.

V. POSTENULOJ estas prezidanto, vicprezidanto, koresponda sekretario, eduka sekretario, kasisto, kaj redaktoro. Ĉiujn (krom la redaktoro) la membraro elektos inter la membroj dum jara kunveno por trijara deĵor-periodo kiu komenciĝos je la fino de la jarkunveno de la jaro 2012 kaj je ĉiu tria jaro post tio. Iliaj devoj estas jenaj:

A. La prezidanto prezidas dum ĉiuj kunvenoj, estras laboron de aliaj postenuloj, oficiale reprezentas AAIE/AATE, raportas al membroj la agadojn de ILEI, kaj informas la sekretarion de ILEI pri la stato de Esperanto ĉe usonaj lernejoj.

B. La vicprezidanto anstataŭas la prezidanton kaj respondecas pri longa kaj mallongdaŭra planado de AAIE/AATE, pri varbado de novaj membroj, kaj pri konservado de malnovaj anoj.

C. La koresponda sekretario prizorgas la protokolon de ĉiuj kunvenoj, respondas al skribitaj petoj pri la organizajo, konservas registron de membroj, ricevas kotizojn kiujn li/ŝi tuj poŝtas al la kasisto, kaj laŭ direkto de la prezidanto informas al ILEI pri agado de AAIE/AATE.

D. La eduka sekretario prizorgas lecionojn, materialojn, kaj aliajn edukajn ilojn kaj servojn al membroj, kaj kompilas informojn pri la stato de instruistoj/instruantoj kaj lernantoj, kaj pri Esperanto-klasoj kaj kursoj.

E. La kasisto akceptas ĉiujn kotizojn, sendas la Ĝustan proporcion el ili al ILEI, kaj faras detalan financan raporton ĉe ĉiu jara kunveno de AAIE/AATE. La novelektita kasisto ricevas ĉiujn kasajn dokumentojn de la lasta kasisto por la lastaj tri jaroj. ĉiujn dokumentojn membroj rajtas kontroli.

F. La redaktoro kompilas kaj eldonas por la Bulteno informojn pri la organizaĵo, programoj, ideoj, kaj konsiloj kiuj helpus instruantojn aŭ instruontojn de Esperanto.

VI. LA ESTRARO konsistas el la redaktoro kaj la kvin elektitaj postenuloj. Iliaj devoj inkluzivas la jenajn:

A. Pritrakti ĉiujn aferojn kiuj koncernas AAIE/AATE.

B. Kunveni almenaŭ ĉiujare (prefere ĉe la jarkunveno de ELNA).

C. Elekti provizorajn anstataŭulojn por iu postenulo kiu ne plu povas aŭ volas fari siajn devojn.

D. Elekti tri-membran Kandidatigan Komitaton el la ne-estraraj membroj.

E. Elekti redaktoron por la AAIE/AATE-Bulteno.

F. La prezidanto servas kiel la sekciestro por trakti aferojn kun ILEI.

VII. KUNVENOJ

A. AAIE/AATE kunvenas almenaŭ ĉiujare, tiel konformante al la reguloj de ILEI pri membro-Asocioj.

B. Kvorumo estas unu kvarono de la nombro da membroj.

C. Voĉdono: Krom pri la statuto, en voĉdono validas la plimulto de la voĉoj esprimitaj.

D. Procedo: ĉiuj proponoj faritaj dum la jarkunveno estas senditaj per poŝto al ĉiuj anoj.

VIII. PETSKRIBO subskribita de unu kvarono de la membraro postulas ke tiu propono estu submetita al la membroj por balotado.

IX. AMENDOJ KAJ DISSOLVO:

Por amendi aŭ dissolvi la asocion, necesas du trionoj de la esprimitaj voĉoj, kondiĉe ke tiuj voĉoj reprezentas minimume duonon de la membraro.

En kazo de dissolvo de AAIE/AATE, post pago de ŝuldoj kaj aliaj respondecoj, oni distribuas la bonhavaĵojn al Esperanta organizo aŭ organizoj neprofitcela(j) laŭ la IRS-kodo 501 (c) (3).


Aprobita ĉe la jarkunveno la 22-an de julio, 1986, en San Francisco, Kalifornio.
La lastaj ŝanĝoj okazis per voĉdono de la membraro je la 12-a de aŭgusto 2011.