Kalendaro

Atentu! La kalendaro estos baldaŭ ĝisdatigata. Intertempe, bv viziti la ĉefan paĝon de ĉi tiu retejo kaj ankaŭ http://www.eventoj.hu.

2016

22 – 26 januaro 2016

51-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 36-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en Manaus, Brazilo.

13 – 16 majo 2016

93-a Germana Esperanto-Kongreso en Munkeno, Germanio. Festas ankaŭ la 125-an jubileon de la Esperanto-Movado en Munkeno.

21 – 23 major 2016

13-a Mez-Kanada Renkontiĝo (MeKaRo) en Granbio (Granby), Kebekio, Kanado. Amikeca turisma semajnfino. Okazas diversaj vizitoj, ekskursoj kaj komunaj manĝoj. La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

junio – julio 2016 (datoj kaj lokoj anoncotaj)

Norda Amerika Somera Kursaro (NASK)
Kongreso de Esperanto-USA
Jar-kunsido de Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto

La jarkunsido de Amerika-Asocio de Instruistoj de Esperanto okazos kadre de la kongreso de Esperanto-USA.

30 junio – 4 julio 2016

75-a Hispana Kongreso de Esperanto en Herrera del Duque, Hispanio. La programo enhavos altkvalitajn prelegojn (Jorge Camacho, Liven Dek, Miguel Fernandez, Mikaelo Bronŝtejn, …), teatron, koncertojn (Asorti, JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Acetre), ekskurson al la fama vilaĝo kaj monakejo Guadalupe, kaj multajn aliajn agrablajn surprizojn.

16 – 23 julio 2016

72-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Wrocław, Pollando. Informo ankaŭ ĉe Facebook.

23 – 30 julio 2016

101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio. Plia informo en ĉi tiu retpaĝo: http://www.nitra2016.sk.

30 julio – 6 aŭgusto 2016

49-a Konferenco de ILEI en urbo Nyíregyháza, Hungario. Ĝenerala kunveno de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj.

15 decembro 2016

Naskiĝtago de L.L. Zamenhof.


Multe pli granda listo de okazontaj eventoj troviĝas ĉe http://www.eventoj.hu.