Nun havebla: nova eldono de la lernolibro de Richardson


Dank’ al la laboro de Lee Miller, Tim Westover, Murray Merner, kaj aliaj, ĵus aperis malmultekosta nova eldono de la lernolibro Esperanto: Learning and Using the International Language de David Richardson. Ĝi haveblas de la reta librovendejo Amazon. Vidu ĉi tiun paĝon.

La kosto estas $9.00 por broŝurita versio, aŭ $2.99 por elektronika. La elektronika legeblas sur la Amazona librolegilo “Kindle” kaj ankaŭ sur inteligenta poŝtelefono (ekzemple Apple, Android), tabula komputilo (iPad kaj simila), aŭ sur Vindoza aŭ Makintoŝa komputilo pere de senpaga Kindle-“app” (programo).

Grava aldono en la nova versio de la libro estas utila indekso. Indekso por la malnova eldono haveblas ĉi tie, sed utilas havi la indekson en la libro mem. Aliaj ŝanĝoj inkluzivas pli mallongan enkondukon kaj pli da bildoj. La kerno de la libro — la lecionoj, krestomatio, kaj vortareto — restas la sama. Se oni jam havas la malnovan eldonon, ne vere necesas akiri la novan.

 


Leave a Reply

Your email address will not be published.