Lastatempaj statistikoj pri Esperanto-lernado kaj uzado pere de la reto

Laŭ raporto de Lu Wunsch-Rolshoven de la Germana Esperanto-Asocio, en la lingvolerna retejo Duolingo.com registriĝis 200 000 lernantoj por la Esperanto-kurso. Ĉiutage pli ol mil novaj eklernantoj komencas la kurson kaj 150 finas. Ĝis nun la kurso celas sole lernantojn kiuj regas la anglan.

La retejon Lernu.net, kie troviĝas gamo de Esperanto-kursoj en multaj lingvoj, vizitis pli ol 180 000 homoj dum oktobro 2015 (la plej lasta plena monato).

Laŭ Facebook, 330 000 da ĝiaj uzantoj parolas Esperanton.


Leave a Reply

Your email address will not be published.