Nova Bulteno eldonita

La nova numero de la Bulteno aperis antaŭ proksimume semajno. La enhavo inkluzivas (inter aliaj aferoj) raportojn pri la jarkunsido de AAIE en Teksaso kaj la konferenco de ILEI en Ĉinio kaj pri planoj por la venontjaraj kunvenoj de ambaŭ organizaĵoj.

Se vi estas membro de AAIE.us kaj vi ankoraŭ ne ricevis via ekzempleron, bv informi la redaktoron pere de la retadreso Gary (ĉe) DGaryGrady.com. Se vi ne estas membro, vi nun povas membriĝi pere de la reto. Vidu la ligon supre de ĉi tiu paĝo kun la nomo “Membriĝi/Become a member”.


Leave a Reply

Your email address will not be published.