Kial Ĉinio Estas Fekunda Kampo por la Instruado de Esperanto

Prelego de Ron Glossop, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, ĉe ILEI-konferenco kaj UK-Tago de la Lernejo en Kopenhago, Danlando, Julio 2011

Ĉu Ĉinio estas bona loko por la instruado de Esperanto? Esperanto estas okcidenta lingvo kiu estas multe pli simila al plejparto de la lingvoj de Eŭropo ol al la ĉina lingvo. Tial ŝajnas ke Ĉinoj probable ne povus tiel facile kaj tiel rapide lerni Esperanton kiel Okcidentuloj. Tamen mi volas argumenti ke nuntempe Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto.

Kial? Unu kialo estas ke la registaro de Ĉinio estis kaj estas ĝenerale pli helpema al Esperanto kaj Esperantistoj ol aliaj landaj registaroj. En Ĉinio la landa registaro subtenas la eldonadon de revuoj kaj magazinoj. Oni povas legi, aŭdi, kaj vidi Esperantajn dissendojn ĉiutage per esperanto.cri.cn kaj www.espero.com.cn. La registaro dungas multajn homojn (eĉ eksterlandanojn) uzi Esperanton en sia ĉiutaga laboro. Kiom aliaj landaj registaroj elspezas tiom da mono por subteni la uzon de Esperanto?

Dua kialo instrui Esperanton en Ĉinio estas la kvanto de homoj kiuj loĝas en tiu lando. Estas 1,34 miliardoj de homoj kiuj loĝas en Ĉinio. Preskaŭ unu el ĉiuj kvin homoj sur la planedo loĝas en Ĉinio. Se oni volas allogi multajn homojn al nia tutmonda lingvo, ni devus instrui Esperanton kie multaj homoj estas, nome en Ĉinio. Plue la influo de Ĉinio en la mondo kreskas, do estus bona afero por Esperanto se multaj Ĉinoj uzus ĝin.

Tria grava kialo estas la fakto ke nun en Ĉinio ĉiuj infanoj devas lerni la pinjinan version de la skribita ĉina lingvo. Ili devas lerni alfabeton tre similan al la angla alfabeto kiun oni povas uzi por skribi la sonojn de la nuntempa ĉina lingvo. Pensu pri tio! La infanoj devas lerni uzi fonetikan latinan alfabeton. La principo estas simila al la skribita flanko de Esperanto. Tial kiam ĉinoj ekstudas Esperanton, la prononcado de la literoj kaj vortoj estas relative facila afero por ili. Ĉinaj Esperantistoj informas min ke kvankam ili ne povas kompreni la signifon de la esperantaj vortoj ne estas problemo prononci ilin. Sekve je la komenco de la studado de Esperanto la lernanto povas pensi, “Mi povas fari ĉi tion.”

La kvara kialo ke Ĉinio estas fekunda kampo por la studado de Esperanto estas ke nun en Ĉinio la geinfanoj kaj gejunuloj devas studi la anglan lingvon. En la neanglaparolantaj okcidentaj landoj oni ĝenerale opinias ke en la lernejoj ekzistas konflikto inter la studado de la angla lingvo kaj la samtempe studado de Esperanto. Sekve oni devas decidi ĉu instrui Esperanton aŭ la anglan. En tia situacio oni povas opinii ke la angla lingvo (kaj ankaŭ aliaj naciaj lingvoj) estas iom malamiko aŭ almenaŭ rivalo de Esperanto.

Sed kio estas la situacio en Ĉinio? ŝajnus ke la postulo de la ĉina registaro ke la gelernantoj devas lerni la anglan ne helpus pri la instruado de Esperanto. Tamen por la ĉinoj la lernado de la angla kaj la lernado de Esperanto efektive helpas unu la alian en diversaj manieroj! Unue, estas multaj similaj vortoj kun la sama signifo. Ekzemple estas “tablo” kaj “table.” Estas “forko” kaj “fork.” Estas “blua” kaj “blue.” Estas “sociologio” kaj “sociology.” Estas “elefanto” kaj “elephant.” Estas “ŝuo” kaj “shoe.” Estas “oranĝa” kaj “orange.” Estas “rapida” kaj “rapid.” Estas “ŝi” kaj “she.” Estas “jes” kaj “yes.” Kaj tiel plu. Sekve kiam la ĉinaj gelernantoj lernas la anglan, ili samtempe lernas multajn vortojn en Esperanto kaj inverse. Ili ankaŭ povas facile uzi vortaron angla-al-esperantan eĉ se ili ne povas bone prononci la anglajn vortojn.

La lernado de Esperanto ankaŭ helpas rilate al la lernado pri la gramatiko de la angla. En la angla lingvo la gramatiko ofte estas neevidenta aŭ eĉ kaŝita, sed Esperanto povas klarigi la aferon. Ekzemple konsideru la anglan frazon “Monday I will see you” (“Lundon mi vidos vin.”). Gramitike la subjekto estas “I” (“mi”) kaj la verbo estas “will see” (“vidos”) kaj la rekta objekto estas “you” (“vin”). Sed kiu gramatika ero estas la unua vorto “Monday” (“Lundon”)? Per la studado de Esperanto, oni povas vidi ke en ĉi tiu angla frazo grava prepozicio mankas. La vera signifo de la unua vorto en tiu angla frazo estas “On Monday” (“Je lundo”). La vorto “Monday” efektive estas objekto de prepozicio kiu tute ne aperas en la angla. Jen nur unu ekzemplo de la maniero en kiu la studado de Esperanto povas helpi ĉinajn lernantojn kompreni la gramatikon de angla frazo.

La tria maniero en kiu por Ĉinoj la studado de la angla lingvo kaj Esperanto helpas unu la alian rilatas al la interpunkcio kiu estas malsama ol en la ĉina lingvo. La interpunkcio estas tre simila en la skribata angla lingvo kaj skribata Esperanto. Oni nun ofte uzas la skribatan lingvon por retmesaĝoj kaj presitaj materialoj. Sekve la kapablo ĝuste uzi la interpunkcion estas grava afero.

Nuntempe la ĉina registaro postulas ke ĉiuj lernantoj lernu la anglan lingvon. Sendube estus pli bona situacio se la infanoj devis lerni Esperanton en la elementaj lernejoj antaŭ ol ili devas lerni la anglan. Feliĉe jam ekzistas en Ĉinio elementa lernejo kie la infanoj studas Esperanton antaŭ ol ili studas la anglan, nome, la lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan. Tie la lernejestro WEI Yubin (Jado) (jado.wei ĉe gmail.com), volas montri al la ĉina registaro ke infanoj pli bone kaj pli rapide lernos la anglan se ili antaŭe lernis Esperanton.

Tamen mi opinias ke en Ĉinio eĉ la nuntempa postulata lernado de la angla lingvo helpas rilate al la lernado kaj uzo de Esperanto. La ĉina lingvo estas tiel malsimila al eŭropaj lingvoj ke la lernado de okcidentaj lingvoj (eĉ Esperanto) estas tre malfacila afero por Ĉinoj. Sekve eble ne multaj Ĉinoj libere decidus peni lerni tiajn lingvojn. Sed kiam la gejunuloj devas lerni la anglan lingvon en la lernejoj, ili sekve havas bonan bazon por lerni Esperanton. Plue post kiam ili studis la anglan kaj eĉ ekrigardas Esperanton, ili tuj konstatas ke Esperanto estas multe pli facile lerni. Sendube en Ĉinio la angla lingvo estas multe uzata, sed por multaj Ĉinoj la scipovo de la angla lingvo estas tute pasiva. Multaj el ili povas iom legi ĝin sed ne povas paroli ĝin aŭ bone skribi ĝin. En Ĉinio kelkaj Esperantistoj unue lernis la anglan kaj poste konstatas ke pro tio ili povas pli facile lerni kaj uzi Esperanton. Samtempe la Ĉinoj kiuj jam lernis Esperanton povas informi aliajn Ĉinojn pri la utileco de Esperanto rilate al la lernado de la angla lingvo.

Por eltrovi ĉu Ĉinoj konsentus kun miaj ideoj pri la rilato inter la lernado de la angla kaj la lernado de Esperanto mi antauwe perrete sendis kopion de mia simila prelegeto al profesorino GONG Xiaofeng (Arko) (xfgong2002 ĉe 163.com), profesorino en Nanchang Universitato en Ĉinio. Jen ŝia respondo. “Mi tralegis vian artikolon. Mi tute konsentas kun vi. Temas pri mia lernado. En la komenco la angla lingvo multe helpis mian lernadon de Esperanto. Esperanto [ankaŭ] multe helpis mian relernadon de la anglan kiam mi preskaŭ forgesis la anglan lingvon antaŭ 20 jaroj. Dum lastatempaj jaroj mi trovis ke mia aŭdkapablo de Esperanto plialtiĝis kaj pro tio mi ankaŭ rimarkis, ke la aŭdkapablo de la angla lingvo sinsekve altiĝis multe. Do vi estas prava.”

Mi ne estas la sola Esperantisto kiu opinias ke Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto. Profesoro Dennis Keefe (keefeinchina ĉe gmail.com) jam instruis dum du jaroj ĉe la Universitato de Nankino. Li bone kunlaboras kun aliaj instruistoj de Esperanto en Ĉinio. Li nun organizos Universitaton de Esperanto ĉe la insulo Hajnano dum la venonta Januaro. La plano estas okazigi kutimajn 40-horajn universitatajn kursojn por la ĉinaj studentoj kiuj jam lernis Esperanton. Ili ne nur studos Esperanton. Ili uzos Esperanton por lerni pri aliaj aferoj. Dennis konsentas kun mi ke Ĉinio estas bona loko instrui Esperanton.

Mi ankoraŭ opinias ke en Ĉinio la plej bona sistemo estus instrui Esperanton unue en la elementaj lernejoj kaj poste la anglan kiel oni jam faras en la elementa lernejo en la ĉina urbo Taiyuan. Tamen mi opinias ke estas bona ideo instrui Esperanton en Ĉinio ankaŭ en la universitatoj post kiam la gejunuloj jam devis studi la anglan lingvon.