{"id":40,"date":"2012-10-27T23:59:47","date_gmt":"2012-10-28T03:59:47","guid":{"rendered":"http:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/?page_id=40"},"modified":"2012-10-28T23:01:27","modified_gmt":"2012-10-29T03:01:27","slug":"kial-cinio-estas-fekunda-kampo-por-la-instruado-de-esperanto","status":"publish","type":"page","link":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/?page_id=40","title":{"rendered":"Kial \u0108inio Estas Fekunda Kampo por la Instruado de Esperanto"},"content":{"rendered":"<p><em>Prelego de Ron Glossop, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, \u0109e ILEI-konferenco kaj UK-Tago de la Lernejo en Kopenhago, Danlando, Julio 2011<\/em><\/p>\n<p>\u0108u \u0108inio estas bona loko por la instruado de Esperanto? Esperanto estas okcidenta lingvo kiu estas multe pli simila al plejparto de la lingvoj de E\u016dropo ol al la \u0109ina lingvo. Tial \u015dajnas ke \u0108inoj probable ne povus tiel facile kaj tiel rapide lerni Esperanton kiel Okcidentuloj. Tamen mi volas argumenti ke nuntempe \u0108inio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto.<\/p>\n<p>Kial? Unu kialo estas ke la registaro de \u0108inio estis kaj estas \u011denerale pli helpema al Esperanto kaj Esperantistoj ol aliaj landaj registaroj. En \u0108inio la landa registaro subtenas la eldonadon de revuoj kaj magazinoj. Oni povas legi, a\u016ddi, kaj vidi Esperantajn dissendojn \u0109iutage per <a href=\"http:\/\/esperanto.cri.cn\">esperanto.cri.cn<\/a> kaj <a href=\"http:\/\/www.espero.com.cn\">www.espero.com.cn<\/a>. La registaro dungas multajn homojn (e\u0109 eksterlandanojn) uzi Esperanton en sia \u0109iutaga laboro. Kiom aliaj landaj registaroj elspezas tiom da mono por subteni la uzon de Esperanto?<\/p>\n<p>Dua kialo instrui Esperanton en \u0108inio estas la kvanto de homoj kiuj lo\u011das en tiu lando. Estas 1,34 miliardoj de homoj kiuj lo\u011das en \u0108inio. Preska\u016d unu el \u0109iuj kvin homoj sur la planedo lo\u011das en \u0108inio. Se oni volas allogi multajn homojn al nia tutmonda lingvo, ni devus instrui Esperanton kie multaj homoj estas, nome en \u0108inio. Plue la influo de \u0108inio en la mondo kreskas, do estus bona afero por Esperanto se multaj \u0108inoj uzus \u011din.<\/p>\n<p>Tria grava kialo estas la fakto ke nun en \u0108inio \u0109iuj infanoj devas lerni la pinjinan version de la skribita \u0109ina lingvo. Ili devas lerni alfabeton tre similan al la angla alfabeto kiun oni povas uzi por skribi la sonojn de la nuntempa \u0109ina lingvo. Pensu pri tio! La infanoj devas lerni uzi fonetikan latinan alfabeton. La principo estas simila al la skribita flanko de Esperanto. Tial kiam \u0109inoj ekstudas Esperanton, la prononcado de la literoj kaj vortoj estas relative facila afero por ili. \u0108inaj Esperantistoj informas min ke kvankam ili ne povas kompreni la signifon de la esperantaj vortoj ne estas problemo prononci ilin. Sekve je la komenco de la studado de Esperanto la lernanto povas pensi, \u201cMi povas fari \u0109i tion.\u201d<\/p>\n<p>La kvara kialo ke \u0108inio estas fekunda kampo por la studado de Esperanto estas ke nun en \u0108inio la geinfanoj kaj gejunuloj devas studi la anglan lingvon. En la neanglaparolantaj okcidentaj landoj oni \u011denerale opinias ke en la lernejoj ekzistas konflikto inter la studado de la angla lingvo kaj la samtempe studado de Esperanto. Sekve oni devas decidi \u0109u instrui Esperanton a\u016d la anglan. En tia situacio oni povas opinii ke la angla lingvo (kaj anka\u016d aliaj naciaj lingvoj) estas iom malamiko a\u016d almena\u016d rivalo de Esperanto.<\/p>\n<p>Sed kio estas la situacio en \u0108inio? \u015dajnus ke la postulo de la \u0109ina registaro ke la gelernantoj devas lerni la anglan ne helpus pri la instruado de Esperanto. Tamen por la \u0109inoj la lernado de la angla kaj la lernado de Esperanto efektive helpas unu la alian en diversaj manieroj! Unue, estas multaj similaj vortoj kun la sama signifo. Ekzemple estas \u201ctablo\u201d kaj \u201ctable.\u201d Estas \u201cforko\u201d kaj \u201cfork.\u201d Estas \u201cblua\u201d kaj \u201cblue.\u201d Estas \u201csociologio\u201d kaj \u201csociology.\u201d Estas \u201celefanto\u201d kaj \u201celephant.\u201d Estas \u201c\u015duo\u201d kaj \u201cshoe.\u201d Estas \u201coran\u011da\u201d kaj \u201corange.\u201d Estas \u201crapida\u201d kaj \u201crapid.\u201d Estas \u201c\u015di\u201d kaj \u201cshe.\u201d Estas \u201cjes\u201d kaj \u201cyes.\u201d Kaj tiel plu. Sekve kiam la \u0109inaj gelernantoj lernas la anglan, ili samtempe lernas multajn vortojn en Esperanto kaj inverse. Ili anka\u016d povas facile uzi vortaron angla-al-esperantan e\u0109 se ili ne povas bone prononci la anglajn vortojn.<\/p>\n<p>La lernado de Esperanto anka\u016d helpas rilate al la lernado pri la gramatiko de la angla. En la angla lingvo la gramatiko ofte estas neevidenta a\u016d e\u0109 ka\u015dita, sed Esperanto povas klarigi la aferon. Ekzemple konsideru la anglan frazon \u201cMonday I will see you\u201d (\u201cLundon mi vidos vin.\u201d). Gramitike la subjekto estas \u201cI\u201d (\u201cmi\u201d) kaj la verbo estas \u201cwill see\u201d (\u201cvidos\u201d) kaj la rekta objekto estas \u201cyou\u201d (\u201cvin\u201d). Sed kiu gramatika ero estas la unua vorto \u201cMonday\u201d (\u201cLundon\u201d)? Per la studado de Esperanto, oni povas vidi ke en \u0109i tiu angla frazo grava prepozicio mankas. La vera signifo de la unua vorto en tiu angla frazo estas \u201cOn Monday\u201d (\u201cJe lundo\u201d). La vorto \u201cMonday\u201d efektive estas objekto de prepozicio kiu tute ne aperas en la angla. Jen nur unu ekzemplo de la maniero en kiu la studado de Esperanto povas helpi \u0109inajn lernantojn kompreni la gramatikon de angla frazo.<\/p>\n<p>La tria maniero en kiu por \u0108inoj la studado de la angla lingvo kaj Esperanto helpas unu la alian rilatas al la interpunkcio kiu estas malsama ol en la \u0109ina lingvo. La interpunkcio estas tre simila en la skribata angla lingvo kaj skribata Esperanto. Oni nun ofte uzas la skribatan lingvon por retmesa\u011doj kaj presitaj materialoj. Sekve la kapablo \u011duste uzi la interpunkcion estas grava afero.<\/p>\n<p>Nuntempe la \u0109ina registaro postulas ke \u0109iuj lernantoj lernu la anglan lingvon. Sendube estus pli bona situacio se la infanoj devis lerni Esperanton en la elementaj lernejoj anta\u016d ol ili devas lerni la anglan. Feli\u0109e jam ekzistas en \u0108inio elementa lernejo kie la infanoj studas Esperanton anta\u016d ol ili studas la anglan, nome, la lernejo Baiyangshujie en la urbo Taiyuan. Tie la lernejestro WEI Yubin (Jado) (jado.wei \u0109e gmail.com), volas montri al la \u0109ina registaro ke infanoj pli bone kaj pli rapide lernos la anglan se ili anta\u016de lernis Esperanton.<\/p>\n<p>Tamen mi opinias ke en \u0108inio e\u0109 la nuntempa postulata lernado de la angla lingvo helpas rilate al la lernado kaj uzo de Esperanto. La \u0109ina lingvo estas tiel malsimila al e\u016dropaj lingvoj ke la lernado de okcidentaj lingvoj (e\u0109 Esperanto) estas tre malfacila afero por \u0108inoj. Sekve eble ne multaj \u0108inoj libere decidus peni lerni tiajn lingvojn. Sed kiam la gejunuloj devas lerni la anglan lingvon en la lernejoj, ili sekve havas bonan bazon por lerni Esperanton. Plue post kiam ili studis la anglan kaj e\u0109 ekrigardas Esperanton, ili tuj konstatas ke Esperanto estas multe pli facile lerni. Sendube en \u0108inio la angla lingvo estas multe uzata, sed por multaj \u0108inoj la scipovo de la angla lingvo estas tute pasiva. Multaj el ili povas iom legi \u011din sed ne povas paroli \u011din a\u016d bone skribi \u011din. En \u0108inio kelkaj Esperantistoj unue lernis la anglan kaj poste konstatas ke pro tio ili povas pli facile lerni kaj uzi Esperanton. Samtempe la \u0108inoj kiuj jam lernis Esperanton povas informi aliajn \u0108inojn pri la utileco de Esperanto rilate al la lernado de la angla lingvo.<\/p>\n<p>Por eltrovi \u0109u \u0108inoj konsentus kun miaj ideoj pri la rilato inter la lernado de la angla kaj la lernado de Esperanto mi antauwe perrete sendis kopion de mia simila prelegeto al profesorino GONG Xiaofeng (Arko) (xfgong2002 \u0109e 163.com), profesorino en Nanchang Universitato en \u0108inio. Jen \u015dia respondo. \u201cMi tralegis vian artikolon. Mi tute konsentas kun vi. Temas pri mia lernado. En la komenco la angla lingvo multe helpis mian lernadon de Esperanto. Esperanto [anka\u016d] multe helpis mian relernadon de la anglan kiam mi preska\u016d forgesis la anglan lingvon anta\u016d 20 jaroj. Dum lastatempaj jaroj mi trovis ke mia a\u016ddkapablo de Esperanto plialti\u011dis kaj pro tio mi anka\u016d rimarkis, ke la a\u016ddkapablo de la angla lingvo sinsekve alti\u011dis multe. Do vi estas prava.\u201d<\/p>\n<p>Mi ne estas la sola Esperantisto kiu opinias ke \u0108inio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto. Profesoro Dennis Keefe (keefeinchina \u0109e gmail.com) jam instruis dum du jaroj \u0109e la Universitato de Nankino. Li bone kunlaboras kun aliaj instruistoj de Esperanto en \u0108inio. Li nun organizos Universitaton de Esperanto \u0109e la insulo Hajnano dum la venonta Januaro. La plano estas okazigi kutimajn 40-horajn universitatajn kursojn por la \u0109inaj studentoj kiuj jam lernis Esperanton. Ili ne nur studos Esperanton. Ili uzos Esperanton por lerni pri aliaj aferoj. Dennis konsentas kun mi ke \u0108inio estas bona loko instrui Esperanton.<\/p>\n<p>Mi ankora\u016d opinias ke en \u0108inio la plej bona sistemo estus instrui Esperanton unue en la elementaj lernejoj kaj poste la anglan kiel oni jam faras en la elementa lernejo en la \u0109ina urbo Taiyuan. Tamen mi opinias ke estas bona ideo instrui Esperanton en \u0108inio anka\u016d en la universitatoj post kiam la gejunuloj jam devis studi la anglan lingvon.<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Prelego de Ron Glossop, Profesoro Emerita, Sud-Ilinojsa Universitato en Edwardsville, \u0109e ILEI-konferenco kaj UK-Tago de la Lernejo en Kopenhago, Danlando, Julio 2011 \u0108u \u0108inio estas bona loko por la instruado de Esperanto? Esperanto estas okcidenta lingvo kiu estas multe pli &hellip; <a class=\"more-link\" href=\"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/?page_id=40\">Continue reading <span class=\"meta-nav\">&rarr;<\/span><\/a><\/p>\n","protected":false},"author":1,"featured_media":0,"parent":0,"menu_order":0,"comment_status":"closed","ping_status":"open","template":"","meta":[],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/40"}],"collection":[{"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages"}],"about":[{"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/page"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/1"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=40"}],"version-history":[{"count":5,"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/40\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":70,"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/pages\/40\/revisions\/70"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/www.aaie.us\/wordpress\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=40"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}