Duncan Charters elektita tria reprezentanto de AAIE al ILEI

Ĉe la AAIE-jarkunsido en Dalaso en Junio 2012 ni determinis ke niaj tri ILEI-komitatanoj dum la postaj tri jaroj estus Lusi HARMON, Vilĉjo HARRIS, kaj Ron GLOSSOP.

Sed ĉe la 2012 ILEI-konferenco en Kunming, Ĉinio Vilĉjo HARRIS estis elektita iĝi la ILEI-Estrarano pri Financaj Aferoj dum la venontaj tri jaroj, kaj la mandato de Duncan CHARTERS kiel ILEI-Vicprezidanto finig`is. Tial Vilĉjo aŭtomate iĝis membro de la ILEI-estraro. Samtempe Duncan CHARTERS ne plu estis membro de la ILEI-estraro.   Vilĉjo tiam oficiale rezignis kiel ILEI-komitatano por AAIE. Sekve la AAIE-estraro nun devas decidi pri la tria ILEI-komitatano por AAIE dum la venontaj tri jaroj.

Unu evidenta ebleco estis ke Duncan CHARTERS povus iĝi tiu tria ILEI-komitatano. Oni demandis al Duncan pri tiu ebleco, kaj li indikis ke li akceptus tiun postenon. Je la 18-a de Oktobro 2012 la AAIE-estraro oficiale elektis Duncan CHARTERS iĝu la tria ILEI-komitatano por AAIE dum la venonta du jaroj.

Ĉe la AAIE-jarkunsido en la jaro 2015 AAIE devos elekti niajn novajn funkciulojn por la tri postaj jaroj. Tio inkluzivos la ILEI-komitatanoj de AAIE. La kvanto de ILEI-komitatanoj dependas de la kvanto de AAIE-membroj.

— Ron GLOSSOP, AAIE-Prezidanto

Kial Ĉinio Estas Fekunda Kampo por la Instruado de Esperanto

Kadre de la konferenco de ILEI en Kopenhago lastan julion, Ron Glossop prelegis pri la temo “Kial Ĉinio Estas Fekunda Kampo por la Instruado de Esperanto”. Ĝi komenciĝis

Ĉu Cxinio estas bona loko por la instruado de Esperanto? Esperanto estas okcidenta lingvo kiu estas multe pli simila al plejparto de la lingvoj de Eŭropo ol al la ĉina lingvo. Tial ŝajnas ke Ĉinoj probable ne povus tiel facile kaj tiel rapide lerni Esperanton kiel Okcidentuloj. Tamen mi volas argumenti ke nuntempe Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto.

La tuta teksto de la prelego haveblas en Esperanto kaj en la angla.

Kvin AAIE-aj Membroj ĉe ILEI-a Simpozio en Kopenhago, 2011 julio 22-23

Dum la finaj du tagoj de la 44-a konferenco de ILEI, okazis simpozio ĉe la universitato de Kopenhago, Danio. La temo estis tre grava: Lingva Politiko kaj Lingvaj Rajtoj en Edukado kaj Scienca Komunikado.

Kaj la Anglan kaj Esperanton oni uzis dum la simpozio, kiu estis subtenata de la Universitato de Kopenhago, Fakultato de Humanistiko – Departamento de Komunikiloj, Kogno kaj Komumikado kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA, Roterdamo.

La vicprezidanto de ILEI pri universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evuluo kaj AAIE membro, Duncan Charters, sperte gvidis la simpozion kaj bone faris trakukojn kaj en esperanton kaj en la anglan.

AAIE-a membro Humphrey Tonkin prelegis pri “Lingva Malegaleco en la Scienco” kaj helpis plani la simpozion kiel parto de la organiza komitato. Doktoro Tonkin estas direktoro de CED.

Tri aliaj AAIE-aj membroj, Ron Glossop, Bill Harris kaj Chuck Mays ĝuis la simpozion. Chuck faris video-registradon de la prelegoj. En la estonco la aŭdio-registrado de la prelegoj estos disponeblaj en la retpaĝaro de ILEI kaj la plano estas ke la video de la prelegoj estos havebla sur DVD.

Ĉe la retpaĝaro de ILEI troviĝas por pli da informo pri la simpozio.