Deutsche Welle artikolo pri Esperanto

Anglalingva artikolo en la retejo de la germana internacia radioelsendejo Deutsche Welle asertas, ke Esperanto fariĝas pli kaj pli populara.

Sub la titolo “Esperanto language gains ground in Internet age” (“Esperanto gajnas terenon en la Interreta epoko”), ĝi citas konatan germanan esperantiston Ulrich Lins pri la historio de Esperanto kaj diversaj fortoj, kiuj bremsis ĝian kreskon, sed poste, en priskribo de la nuna stato, deklaras,

But in recent years, Esperanto appears to be on the up again. The Internet has made it possible, now more than ever, to communicate across national boundaries. Esperanto could become a medium for overcoming linguistic hurdles in modern times.

(Sed en la lastaj jaroj, Esperanto ŝajnas denove leviĝanta. La Interreto ebligis, nun pli ol iam, komuniki trans internaciaj bordoj. Esperanto povus fariĝi mediumo por superi lingvaj bariloj en la moderna erao.)

La artikolo mencias, ke en Varsovio, nuna publika sistemo por dividi la uzon de proksume 1,100 bicikloj nomiĝas “Veturilo” en Esperanto.

[Roland] Schnell also said that Esperanto is being employed as an effective marketing method. Some hotels have begun to use the word “Esperanto” in their names in order to emphasize the establishment’s international character.

Whether or not these initiatives are behind Esperanto’s increasing numbers of speakers isn’t clear, Schnell said. But the language is clearly attracting more and more followers.

([Roland] Schnell diris ankaŭ, ke oni uzas Esperanton kiel efikan metodon por surmerkatigado. Pluraj hoteloj komencis uzi la vorton “Esperanto” en siaj nomoj cele emfazi sian internacian karakteron. Ĉu aŭ ne ĉi tiuj iniciatoj estas malantaŭ la kreskanta nombro da esperanteparolantoj ne estas klara, Schnell diris. Sed la lingvo klare allogas pli kaj pli da sekvantoj.)

Oni povus aldoni, ke unu kialo por la kreskanta nombro da uzantoj estas la facila havebleco de kursoj en la reto, ekzemple ĉe Lernu.net.


Leave a Reply

Your email address will not be published.