Nekrologo: Mary Napolitan

Ni bedaŭras raporti ke Mary Jeanette Napolitan (née Peacock) forpasis la 27-an de julio en St. Clair Shores, Michigan. Ŝi havis 86 jarojn. Ŝi kaj ŝia edzo (kiu forpasis antaŭ ŝi) havis kvin gefilojn, sep nepojn, kaj du pranepojn. Antaŭ ŝia emeritiĝo ŝi estis profesia instruisto al handikapuloj.

Mary helpis starigi la Esperanto-Societon de Miŝigano kiel neprofitcelan organizaĵon en 1984, kaj estas nomita ties fondinto en la reĝistrejo de korporacioj de la miŝigana registaro. En la 90-aj jaroj ŝi kunlaboris kun Kent Jones kaj Gil Guillory por instrui, konsili, kaj subteni instruistojn de Esperanto en usonaj lernejoj tra la tuta lando.

Mary aliĝis al AAIE en julio 1988, kaj ŝi bone kaj fidele servis kiel nia AAIE-Kasisto ekde 2005 ĝis 2010, sed finfine ne plu povis fari tion pro san-problemo. Ŝi estis longdaŭra membro ankaŭ de Esperanto-USA.

Laŭ komento de Steve Brewer en 2008, “Mi kredas ke estis Mary Napolitan kiu elpensis la simplan kaj klaran ideon de ‘Amiko de Esperanto’. Ni trovis la terminon tre utila por paroli pri tiuj, kiuj subtenas la ideon eĉ se ili mem ne volas lerni Esperanton (aŭ simple ĝis nun ne lernis).”


Comments

Nekrologo: Mary Napolitan — 1 Comment

  1. Estas grandega perdo! Mi konis Mary Napolitan, ni korespondis 2 aux 3 jaroj. Sed poste ni maltrovis unu al alia kaj gxis nun mi nenion sciis pri mia pliagxa amikino. Mi funebras…

Leave a Reply

Your email address will not be published.