Nekrologo: Dori Vallon-Wheeler

Dori Wheeler dum NASK en 2009. Fotis d-ro Franklin Montenegro.

Dori Wheeler dum NASK en 2009. Ŝi partoprenis ĉiun NASK-on de la unua en 1969 ĝis 2010. Fotis d-ro Franklin Montenegro.)

Ni tre bedaŭras raporti, ke Dori Wheeler, membro de AAIE ekde 1986, mortis la 2-an de novembro 2012 en Millbrae, Kalifornio. Ŝi estis 86-jaraĝa.

En junio 1991 ŝi iĝs dumviva membro de AAIE kaj ofte poste faris monajn donacojn. Ŝi subtenis ankaŭ aliajn Esperanto-­organizaĵojn kaj projektojn. Ekzemple laŭ la filmfaranto Simono Keith, ŝi kontribuis finance al la produkto de la unua animacia filmo (trukfilmo) en Esperanto, “Ĉapeloj”, en 2010. Ŝi estis ankaŭ dumviva membro de Esperanto-USA.

Ŝi verkis poemojn en Esperanto, inkluzive “La Kialo Estas”, kiu aperis en Esperanta Antolgio — Poemoj 1887-1981.

Ekster Esperantio, Dori estis dum multaj jaroj profesia instruisto. Ŝi instruis infanojn en elementa lernejo apud San Francisco kaj de septembro 1989 ĝis marto 1990 ŝi instruis la anglan en Ĉinio.

Dori ofte ĉeestis Esperanto-aranĝojn, kaj aparte rimarkinde ŝi partoprenis en ĉiu Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ekde la en 1969 ĝis 2010. Dum ŝia antaŭlasta NASK en 2009, 40 jarojn post la unua, ŝi estis agnoskita kiel la plej longdaŭra partoprenantino. Ŝi lastfoje ĉeestis la landan kongreson de Esperanto-USA en Emeryville en 2011. Ni kiuj konis ŝin ĉiam memoros ŝian grandan rideton kaj oftan ridon, kaj ni forte sentos ŝian mankon.

(Dankon al Anja Harlow, Doroteo Holland, Viĉjo Harris, d-ro Franklin Montenegro, kaj aliaj por la ĉi-supra informo.)

Sesio dediĉita al la poezio de Dori Vallon-Wheeler (kiu sidas ĉe la tablo) dum NASK en 2009. Fotis per aŭtomata fotilo d-ro Franklin Montenegro.


Leave a Reply

Your email address will not be published.