Elektu paĝon:
Hejmo
Membriĝu!
Raportu vian instruadon
Kalendaro
Statuto
Eksteraj ligoj:
Lernu.net
Edukado.net
ILEI
Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto (AAIE) estas organizaĵo de personoj en Kanado kaj Usono kiuj instruas la lingvon Esperanto aŭ interesiĝas pri instruado de Esperanto. AAIE kolektas kaj dissendas informojn pri Esperanto-instruado en Usono, eldonas artikolojn pri metodoj de instruado en sia Bulteno, kaj ofertas ekzamenojn je tri niveloj por studantoj de Esperanto.
Membroj de AAIE estas aŭtomate ankaŭ membroj de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj ricevas kaj la Bultenon de AAIE kaj la gazeton Internacia Pedagogia Revuo de ILEI. Ambaŭ eldoniĝas kvar fojojn en jaro.
AAIE kunlaboras kun Esperanto-USA, la usona Esperanto-organizaĵo, kaj nia jara kunsido okazas kadre de la landa kongreso.
Vi povas legi ekzemplan numeron de nia Bulteno en la formato PDF ĉi tie.
Kadre de la konferenco de ILEI en Kopenhago lastan julion, Ron Glossop prelegis pri la temo “Kial Ĉinio Estas Fekunda Kampo por la Instruado de Esperanto”. Ĝi komenciĝis
Ĉu Cxinio estas bona loko por la instruado de Esperanto? Esperanto estas okcidenta lingvo kiu estas multe pli simila al plejparto de la lingvoj de Eŭropo ol al la ĉina lingvo. Tial ŝajnas ke Ĉinoj probable ne povus tiel facile kaj tiel rapide lerni Esperanton kiel Okcidentuloj. Tamen mi volas argumenti ke nuntempe Ĉinio estas fekunda kampo por la instruado de Esperanto.
La tuta teksto de la prelego haveblas en Esperanto kaj en la angla.
— D Gary Grady 2011/09/11 17:23
Dum la finaj du tagoj de la 44-a konferenco de ILEI, okazis simpozion ĉe la universitato de Kopenhago, Danio. La temo estis tre grava: Lingva Politiko kaj Lingvaj Rajtoj en Edukado kaj Scienca Komunikado.
Kaj la Anglan kaj Esperanton oni uzis dum la simpozio, kiu estis subtenata de la Universitato de Kopenhago, Fakultato de Humanistiko - Departamento de Komunikiloj, Kogno kaj Komumikado kaj de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA, Roterdamo.
La vicprezidanto de ILEI pri universitata kaj scienca agado/komisiono, instru-teknologia evuluo kaj AAIE membro, Duncan Charters, sperte gvidis la simpozion kaj bone faris trakukojn kaj en esperanton kaj en la anglan.
AAIE-a membro Humphrey Tonkin prelegis pri “Lingva Malegaleco en la Scienco” kaj helpis plani la simpozion kiel parto de la organiza komitato. Doktoro Tonkin estas direktoro de CED.
Tri aliaj AAIE-aj membroj, Ron Glossop, Bill Harris kaj Chuck Mays ĝuis la simpozion. Chuck faris video-registradon de la prelegoj. En la estonco la aŭdio-registrado de la prelegoj estos disponeblaj en la retpaĝaro de ILEI kaj la plano estas ke la video de la prelegoj estos havebla ĉe DVD.
Vizitu la ILEI retpaĝaron (http://ilei.info/) por pli da informo pri la simpozio.
— Chuck Mays 2011/08/30 16:23
Pere de la retejo “ThePetitionSite.com” oni provas rekte taksi la minimuman nombron da uzantoj de Esperanto. Sufiĉas viziti la paĝon http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ kaj plenumi simplan formularon. Malgraŭ la nomo kaj kutima celo de la retejo, ne temas pri vera “petition” sed simpla maniero permesi al parolantoj anonci sin. Kompreneble ne ĉiu uzanto de E-o havas retaliron nek aŭdos pri la ĉi tiu afero, sed la nombro povas esti ankoraŭ utila. Sur la paĝo troviĝas la ĝis-nuna nombro da “subskribintoj” kaj ties nomoj (se ili permesas, ke ĝi estu videbla).
Ĉi-jare la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) kostas entute 895 usonajn dolarojn (aŭ 695 por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj), inkluzive loĝadon, tri manĝojn tage, kaj la kurson mem.
En 2011 NASK daŭros 8 tagojn, cele helpi al tiuj, kiuj en la pasinteco ne povis partopreni la kutiman tri-semajnan NASK-on.
NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Nord-Ameriko kaj unu el la plej famaj Esperanto-kursaroj en la mondo. Indu Thapaliya el Nepalo skribis la jenon: “NASK havas altan valoron: ĝi certe estas la plej inda kurso en la mondo, laŭ mi. La bonkoraj geinstruistoj tre ĉarme, pacience kaj inteligente respondis miajn demandojn. Ĉiuj programeroj estis ĝueblaj – kaj ĉiuj helpis al mi altigi mian lingvokapablon kaj mian konon pri diversaj temoj. Mi nur bedaŭras, ke mi ne partoprenis en NASK antaŭ multaj jaroj!” Kaj Marlon Garren, instruisto de la hispana lingvo el Tenesio, skribis: “Estis bonege povi plibonigi mian kapablon paroli Esperanton kaj samtempe amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Miaj spertoj ĉe NASK estis riĉaj en maniero, kiun nenia alia lingvo-lernada medio povus provizi. … Ne eblas foriri de NASK neŝanĝita iamaniere. Minimume vi amikiĝos kun novaj amikoj, kiuj donos al vi tre bonajn kialojn vojaĝi tra la tuta mondo.”
Pli da detaloj: http://esperanto.org/nask. Por informoj pri la registriĝo, stipendioj, ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen@aol.com
El letero de Stefan MacGill, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, fine de februaro 2011:
Tiom rapide venas al fino februaro. Ni en la norda hemisfero havis jam sufiĉon de la monato, kaj sopiras, ke marto alportu printempon. En ILEI, monatfino estas la momento por rekontrolo - la sekreto de mezurebla kaj signifohava antaŭeniro. Ni povas eĉ paroli pri febra februaro - multo okazis, sed ĉefe (kaj tro multe) pri interna fortigo kaj reformo. Iuspeca “antaŭprintempa purigo”, jen resumo:
Februare okazis signifaj bonigoj. La temo 'Dokumentoj' ricevis serion de ok novaj subtemoj. Ni aldonas dokumentojn tiom multe, ke unutema prezento komencis esti tro longa kaj ne plu superrigardebla. Komitataj protokoloj el Lovran (2001) kaj Kaunas (2005) estas trovitaj kaj aldonitaj, kiel ankaŭ raporto pri la komitatkunsidoj en Parma (2006). Jen nur parto de sistema klopodo kompili, aperigi kaj tiel protekti la ligan historion. La prezenta teksto pri niaj konferencoj estas aktualigita, novaj gvidiloj aldonitaj, legeblas resumo pri la estraraj decidoj en 2010 kaj sub Helpiloj vi trovos Inversan Vortaron kaj tekston pri verboj por la kurso en Gresillon. http://www.ilei.info
Jen nova kategorio de persono, kiu permesas al la ligo havi vizaĝon en novaj landoj. Kampanjo kontakti tiujn landojn jam alportas fruktojn: ni havas unuafoje kontaktpersonojn en Ganao, Haitio kaj Urugvajo. Petitaj estas personoj en Bolivio, Dominika Respubliko, Ebura Bordo (Kotdivuaro), Nikaragvo kaj Slovakio. Kontaktotaj estas Argentino, Indonezio, Kolombio, Latvio, Mongolio, Nepalo, Portugalio, Sudafriko, Tajlando, Tanzanio kaj eble pliaj.
Jarkomence ni aldonis reprezentanton por Bulgario; samtempe la nombro estis malpliigita de 15 al 8, konforme kun nia Statuto. El la sep kiuj transiris al 'kontaktpersonoj', niaj intervenoj sukcesis ĝis nun restarigi du. Pri la ceteraj ni plue laboras.
Laŭstatute, ni havas 32 sekciojn, sed tri el ili estas en rekonsistiga fazo: Britio, Irano kaj Rusio. La Komitato nun voĉdonas pri aliĝpeto de Serbio; ni laboras por akiri aliĝpetojn el Armenio, Kongo DR kaj Meksikio.
Tio estas nun okazanta, kun la limdato por alveno de la batoliloj je 15a de marto; do jam nun malfruas enpoŝtigi ilin. Sekciestroj kaj sekcianoj, bonvolu certiĝi, ke viaj komitatanoj resendis la voĉdonilon (la deko da voĉdonaĵoj videblas en nia retejo). Grava punkto estas akcepto de la regularo pri reta voĉdonado, kiu unuflanke malnecesigos estonte tiajn tempo-postulajn kaj multkostajn paperajn voĉdonadojn, aliflanke okazigas demokratiigan revolucion; ekde nun la voĉoj de chiuj sekcioj estos aŭskultataj.
Jen unu el la projektoj kiuj suferis pro la interna mastrumado. Sed prezenta artikolo estas verkita, kaj laŭplane aperos en la aprila numero de revuo Esperanto. Dum marto ni kontaktos niajn sekciojn kun projekt-plano kaj praktikaj sugestoj, kiel ili povos kontribui.
Pedagogia tago de la hungara sekcio: 2 aprilo, Budapeŝto. Estrarkunsido de ILEI: 16-18 aprilo, Roterdamo. Lingvo-kurso Gresillon kun KER-konformaj ekzamenoj: 30 aprilo-8 majo. ILEI-konferenco kaj simpozio: 17-23 julio, 2011 (sekva aliĝperioda limo: 31 marto). Reta aliĝilo troveblas en nia hejmpaĝo. Ne-membroj bonvenaj.