Artikolo anglalingva pri kresko de Esperanto pere de la reto

Interesa artikolo (legebla ĉi tie) pri la kresko de Esperanto pere de la reto aperis en The Verge (“La Sojlo”), anglalingva retejo pri teknokologio kaj ĝia influo sur arto kaj kulturo.

La nomo de la artikolo aperas kaj en Esperanto kaj la angla: “Konstrui Pli Bonan Lingvon (To Build a Better Language)” kaj havas la subtitolon “How an artificial language from 1887 is finding new life online” (“Kiel artefarita lingvo el 1887 trovadas novan vivon surrete”).

Kvankam ne perfekta — ĝi ekzemple sugestas, ke Esperanto similas al komputila lingvo kia C++ aŭ HTML kaj fuŝe sugestas, ke “naturaj” lingvoj neniam havas regulajan gramatikajn regulojn — ĝi tute ne estas malbonega.

Rilate instruadon, la artikolo mencias la retejon Lernu! kaj la lastatempe aperinta kurso pri Esperanto en la retejo Duolingo.

Lastatempaj statistikoj pri Esperanto-lernado kaj uzado pere de la reto

Laŭ raporto de Lu Wunsch-Rolshoven de la Germana Esperanto-Asocio, en la lingvolerna retejo Duolingo.com registriĝis 200 000 lernantoj por la Esperanto-kurso. Ĉiutage pli ol mil novaj eklernantoj komencas la kurson kaj 150 finas. Ĝis nun la kurso celas sole lernantojn kiuj regas la anglan.

La retejon Lernu.net, kie troviĝas gamo de Esperanto-kursoj en multaj lingvoj, vizitis pli ol 180 000 homoj dum oktobro 2015 (la plej lasta plena monato).

Laŭ Facebook, 330 000 da ĝiaj uzantoj parolas Esperanton.

Novaĵo de ILEI

La estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj raportis meze de oktobro pri la lastatempa agado de la ILEI ĉi tie (ligo al doziero PDF-a).

La raporto traktas inter aliaj tempoj la 48-an Konferencon de ILEI en Belgio (138 partoprenantoj el 30 landoj) kaj la elekton dum la Konferenco de nova Estraro kaj Internacia Ekzamena Komisiono.

En 2016 la Konferenco okazos en Nyíregyháza, Hungario, post la Universala Kongreso en Nitra, Slovakio.

NASK okazos denove en Norda Karolino kune kun la dua Kino-Teatro-Festivalo

30 junio – 9 aŭgusto 2015: Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)
30 junio – 5 julio 2015: Kino-Teatro-Festivalo (KoToFesto)
Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas unika intensa enmerga programo en Esperanto kiu altiras studentojn kaj profesiajn instruistojn el la tuta mondo. Dum sia 45-jara historio, NASK okazis en multaj lokoj: en San-Franciska Ŝtata Universitato ĝis 2002, School for International Training (SIT) en Brattleboro (Vermonto) en 2002-2006, kaj en la Universitato de Kalifornio en San-Diego en 2007-2011. Ekde 2012, ĝi vojaĝis kun usonaj landaj kongresoj al diversaj lokoj: al Universitato de Teksaso en Dalaso en 2012, al Universitato William Peace en Raleigh (Nord-Karolino) en 2013, kaj al Universitato de Viktorio (Kanado) en 2014. Ĉi-jare NASK revenas al la bela verda kampuso de Universitato William Peace en Raleigh por liveri plian neforgeseblan sperton!

La unuaj kvar tagoj de NASK koincidos kun la dua Kino-Teatro-Festivalo (KTF), post la granda sukceso de la unua KTF pasintaprile en Vaŝingtonio. Aldone al la kutimaj NASK-aktivaĵoj, okazos posttagmezaj amuzaj kreaj metiejoj, por lerni, ekzemple, la bazojn de filmado kaj helpi al partoprenantoj fari sian propran videon. Estos multe da okazoj ĝui, renkonti novajn amikojn, fari diversajn interesaĵojn, lerni kaj dividi la sciojn kun aliaj personoj. Se vi jam pripensas iun projekton, vi trovos kunlaborantojn, sed vi povos ankaŭ ĝui kontribuante vian sperton al projektoj de aliaj.

NASK okazos ekde la 30a de junio ĝis la 9a de julio 2015 (KTF: ekde la 30a de junio ĝis la 5a de julio): jen ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj artoj, esplorado de la belaj muzeoj, restoracioj kaj butikoj de la urbo, ĉio en promendistanco de la kampuso, plus la ŝanco partopreni la festadon de la 4a de julio, kun piroteknikaĵoj, kaj, plej grave, vidi la finan produkton de la KTF-metiejoj! Paul Gubbins, membro de la Akademio de Esperanto kaj aŭtoro de multaj verkoj, inkluzive de la videa kurso “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”, instruos la superan kurson. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, instruos la meznivelan kurson, kaj Ĵenja Bondelid (“Helena” el “Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo”), koregrafo kaj balet-instruistino, gvidos la komencintan kurson. Oni povas enskribiĝi por la tuta programo (plena NASK + KTF, 8 tagoj) aŭ nur por la unuaj kvar tagoj de la evento (NASK + KTF, 4 tagoj).

Vidu pli da detaloj pri NASK, kun aliĝilo, ĉe nask.esperantic.org kaj pri KTF ĉe kotofesto.org.

Kontaktu Ellen M. Eddy, NASK-administranton (EDDYELLEN <ĉe> aol.com), se vi havas demandojn.

Skiza programo de la 48-a Konferenco de ILEI nun haveblas

La 48-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazos en Oostende, Belgio, de la 17-a ĝis 25-a de julio 2015. Skiza programo nun haveblas ĉe ĉi tiu ligo (ligas al PDF-dosiero).

Dum la konferenco okazos diversaj prelegoj, aferkunsidoj, kunsidoj de laborgrupoj, komitatoj, kaj la estraro, turismaj ekskursoj, diskutrondoj, dancvespero, bankedo, ktp. Dum ĵaŭdo okazos tuttaga simpozio pri la temo “Lingva justeco kaj paco — Kiuj defioj por la nuna mondo?” La simpozio finiĝos vendredon matene.

Je la lasta tago (la 25-de julio) eblos vojaĝi per forvojo al la Universala Kongreso en Lille en norda Francio, kiu komenciĝos la saman vesperon.

Pli da informo troveblas ĉi tie.

Grant Goodall intervjuas Derek Roff pri NASK

Grant Goodall intervjuas Derek Roff, kiu instruos la meznivelan kurson ĉe la Norda Amerika Somera Kursaro:

Ligoj:

Por la ĉi-supra video: http://youtu.be/3Mddb4_jeB0

Pri la Norda Amerika Somera Kursaro de la 27-a de junio ĝis la 4-a de julio 2013:
http://esperanto.org/nask

Pri la usona landa kongreso de la 5-a ĝis la 8-a de julio 2013:
http://www.e-usa-kongreso.org

ambaŭ okazos en Raleigh NC, Usono